← Reen al M

PIV 2020 · 10137

★mem

mem.
I - Partikulo,
kiun oni aldonas al subst. aŭ al pron. (foje sk), por insisti pri la nealieco k identeco de la koncernata persono aŭ afero: mi devas mem ĉion plenumi Z; la prezidanto mem preparas projekton Z; mi eĉ mem uzas tiujn vortojn Z; lasi la akceptadon al la decido de la E-istoj mem Z; fiziko estas la nomo de la scienco mem Z; tio tuŝas la esencon mem de la demando Z; mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas Z; tion ĉi garantias al ni la karaktero mem de ilia lando Z; mi deziras paroli al li mem; li amas sin mem Z; mi amas lin kiel min mem Z; la komitato ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo Z; se vi volas trinki, prenu (sk vi) mem akvon Z; ĉiun demandu, sed (sk vi) mem al vi komandu Z; kiu kritikas kuraĝe, (sk tiu) mem agas malsaĝe Z.
kiu signifas: «nur per si, sen helpo aŭ iniciato de iu alia, fare k vole de si sendepende de iu alia, spontanee, propramove k propraforte»: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo k sem’ Z; kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas Z; ne venos rato mem al kato Z; ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn Z; la celo de la Delegacio estis elekti mem komitaton, kiu esplorus la demandon Z; tio estas komprenebla per si mem Z; la vivo jam mem solvis la diritan demandon Z. Rim. 1 Estas rekomendinde meti la vorton mem senpere post la vorto, kiun oni volas emfazi.
II - Pref.:
signifanta «sin mem, de si mem, pri si mem» k uzata samsence kiel I- 1, por insisti pri la nealieco k identeco de la koncernata persono en la apartaj okazoj, kie la sama persono estas samtempe faranto k suferanto de la ago: memestimo; memamo; memkonservo; memdefendo; memmortigo; memkono; memportreto, memriproĉo; memkontente Z; tio ne estas aŭtora memfido Z; memfidema Z; ne perdi la memregecon Z. Rim. 2 En ĉi tiu uzado, estas preferinde, por kelkaj vortoj, uzi sin anst. mem, por certigi la signifon «sin mem» k eviti la konfuzon kun la senco 2 de la pref.: sinmortigo, sindefendo, sinforgeso, sindona Z, sindoneco, singarda Z, sinhumiligo, sindenunco, sinemancipado ktp.
signifanta «per si mem, de si mem» k uzata samsence kiel I - 2, por montri, ke la persono, reprezentata de la subjekto, agas spontanee k sendepende: memvole Z; meminstruito; memlerninto; memfarita homo; memdisciplino; memhelpi al si Z; memelektitaj heredoj Z; memstara regno; memferma klapo; memlumanta korpo; memregistra aparato; memflamiĝema substanco; memsemiĝinta greno X; memkomprenebla, memevidenta, memsekva.
III - Memstare uzata morfemo, samsignifa kiel I-1:
memo. Persono, konscia pri sia individueco: ili sentas tion, sed nur duone, ilia alia memo estas ĉe aliaj aferoj; lia malbona memo jam relevis la kapon. Rim. 3 En tiu senco Z. kelkafoje uzis la senfinaĵan formon subst-e: nur tiu ĉi nia mem restu al mi fidela!. egoo, mio.