Freŭd/ofamilia nomo i.a. de aŭstra kuracisto (1856–1939), la fondinto de psikanalizo. Sigmund Freud
freŭda rilata al Freŭdo kaj, pli speciale, konforma al liaj teorioj.
freŭdism/o doktrino iniciatita de Freŭdo pri la libida origino de homaj instinktoj kaj sentoj: Edipkomplekso, Mio, Supermio kaj Ĝio, la infana sekseco kaj frua estiĝo de la neŭrozoj — jen preskaŭ ĉio, kion ordinara homo konas pri la freŭdismo SBe➞komplekso, libido, repuŝo.