PIV 2026 · Artikolo 9345
libido
libido PSIK psika energio, kiu fontas el instinktoj (en la freŭda teorio, el la seksaj) kaj aliiĝas dum la psika disvolviĝo, jen per orientiĝo al novaj objektoj, jen per ŝanĝo en la maniero manifestiĝi: la libido tute superregis min , kvazaŭ obsedita mi kondutis VVi ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido, dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas CPi