PIV · 4815
frez/i
frez/i (tr) Ⓣ Prilabori (lignon, metalon, oston ks) per frezilo.
frezado. Ago de tiu, kiu frezas.
frezilo. Ilo el hardita ŝtalo, provizita per akraj eĝoj, muntita sur tre rapide turniĝanta akso, k servanta por mordi aŭ bori: cilindra, konusa frezilo; frezilo de dentisto, de ŝtonlaboristo; fruntofrezilo (kun la eĝoj kape), mantelfrezilo (kun la eĝoj ĉirkaŭe), profilfrezilo.
frezmaŝino. Maŝino por frezi, precipe industria.