← Reen al K

PIV · 8166

kompleks/a

kompleks/a Z
Enhavanta en si plurajn malsamajn elementojn; malsimpla: kompleksa ideo, demando, karaktero; kompleksaj verbotempoj (formitaj per «esti» k participo). malsimpla.
(pp nombro) Havanta la formon a+ib kun reelaj nombroj a k b, kie i estas la imaginara unuo (unu el la radikoj de −1).
komplekso
Tutaĵo da malsamaĵoj, unuigitaj por unu sama celo: la vivo estas komplekso da fortoj, batalantaj kontraŭ la morto; loĝkomplekso ( dombloko).
Sistemo kun objektoj k bildigoj inter ili: en la algebra topologio oni studas kompleksojn konstruitajn el ĉenoj.
Ψ Nekonscia strukturita grupo de spertospuroj, memoraĵoj, imagaĵoj, sentoj k inklinoj, posedanta emocian etoson k ian memstarecon, k influanta la psikan vivon sen kompreno de ĝia rolo fare de la subjekto: la komplekso de Edipo (seksimpulso de la knabeto al la patrino, miksita kun malamo al la patro).  malplivaloreco.
morba komplekso. Tuto de la malsanecaj fenomenoj, percepteblaj aŭ ne.
komplekseco. Eco de io kompleksa.