PIV · 4649
★fokus/o
★fokus/o
1 ☐ Punkto, kie kuniĝas la radioj, senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo: interfokusa distanco (la distanco inter fokuso k lenso).
2 ∆ Certa punkto asociita al koniko.
3 (f) Centro, ĉefa punkto: via lando baldaŭ fariĝos unu el la plej gravaj fokusoj de la esperantismo Z; fokuso de epidemio; ⊕ fokuso de tertremo (hipocentro); (f) la fokuso de la konscio. ☞ kerno. ➞ fokusterapio.
fokusa. Rilata al fokuso: fokusa profundo de fotoaparato; fokusa ebeno, surfaco, linio.
fokusdiseco ∆ Kvanto por klasifiki konikojn: la cirklo havas fokusdisecon 0, elipso malpli ol 1, parabolo 1, hiperbolo pli ol 1; 🔭 kometo, kies orbita fokusdiseco estas pli granda ol unu, foriros de la sunsistemo.
enfokusigi
1 Alĝustigi lensaron, ĝis certa objekto venas en la fokuson.
2 ☐ Starigi sur la fokusan ebenon la ekranon, sur kiu projekciiĝas optika bildo, por ke tiu bildo estu neta sur tiu ekrano: enfokusigo per strekita butono; enfokusiga lenso, vitro.