← Reen al T

PIV 2020 · 15547

terapi¹o

terapi1o Difinita kuracrimedo: trimedikamenta terapio (potenciiga uzo de tri medikamentoj, pli speciale pp la tri ĉefaj antiaidosaj medikamentoj). kuracado, traktado.
terapiisto. Profesiulo, ĝenerale medicinisto, praktikanta unu aŭ plurajn terapiajn metodojn. kuracisto.
bioterapio. Kuracado per biologiaj substancoj aŭ mikroboj.
aktinoterapio. Terapio per aktinaj radiadoj.
aromoterapio. Terapio per aromaj plantoj, pli speciale per ties esencoj.
elektroterapio. Terapio per elektraj kurentoj.
fitoterapio. Terapio per plantoj. Sin. plantoterapio.
fizikoterapio. Terapio per fizikaj faktoroj (akvo, aero, elektro, lumo, frido, varmo) k ankaŭ ripozo, masaĝo, trepidado, kuracgimnastiko ks, precipe por reeduki k rekapabligi pacienton, kiu estas handikapita pro akcidento, operacio aŭ malsano. reedukado.
fokusterapio. Psika terapio, celanta klarigi k per tio kuraci specifan konflikton perturbo-generan en homo.
fototerapio. Terapio per ordinara lumo (lumbano) aŭ per diversaj radioj de la spektro. Sin. lumterapio.
fridoterapio. Terapia uzo de la malvarmo kreita jen per frida duŝo aŭ bano, malseka envolviĝo, glacioveziko, jen per metila klorido, karbonacida neĝo k.a..
hipnototerapio. Terapia uzo de hipnoto, ekz. por malpliigi dolorojn.
insulinoterapio. Terapio per insulino.
kelatoterapio. Terapia uzo de kelatigantoj kontraŭ pezmetalaj toksiĝoj.
kemiterapio. Kuracado, pli speciale de kanceroj, per kemiaj substancoj.
kinezoterapio. Ĉiu kuracado per movoj aktivaj aŭ pasivaj.
kinezoterapiisto. Fakulo pri kinezoterapio.
kolapsoterapio (ark.) Tuto de la terapiaj metodoj medicinaj aŭ kirurgiaj, kiuj ebligas al la pulmo cikatriĝi per platigo de ĝiaj kavernoj (pneŭmotorako, torakoplastio k.a.).
konvulsiterapio. Traktado de diversaj psikozoj per konvulsiaj ŝokoj.
kortikoterapio, kortizonterapio. Terapio per kortikosteroidoj (kortizono k parencaj hormonoj k iliaj derivaĵoj).
kuriterapio (ark.) Terapio per radiumo k artefaritaj radioelementoj.
laborterapio. Metodo de rekapabligo de invalidoj per praktikado de man-metioj aŭ ‑artoj.
lumterapio. Fototerapio.
mekanikoterapio. Uzo de specialaj mekanikaj aparatoj por kuracocele movi la artikojn ktp.
moksoterapio. Terapio per moksoj.
orkidoterapio Vd orkido.
ozonterapio. Terapio per miksaĵo el oksigeno k ozono.
plantoterapio. Fitoterapio.
psikoterapio. Terapio per psikaj metodoj.
radiumterapio (ark.) Terapio per radiumo.
radioterapio. Terapio per jonigaj radioj, i.a. per X-radioj.
seroterapio
Terapio per sero aŭ per kompleta sango, prenita el resaniĝinto, por ŝirmi kontraŭ iuj infektaj malsanoj: antikokluŝa seroterapio de junaj infanoj.
Simila terapio per antimikroba serumo.
sunterapio. Terapio per la sunradioj.
termoterapio. Varmoterapio.
varmoterapio Terapio per diversaj formoj de varmo. Sin. termoterapio.