PIV 2026 · Artikolo 17791
penicilino
penicilino FARM antibiotiko pasintece ekstraktata el du specioj de penicilo (Penicillium notatum kaj Penicillium chrysogenum), nun sintezata; ĝi malhelpas la disvolviĝon de grampozitivaj bakterioj (i.a. streptokokoj, stafilokokoj kaj pneŭmokokoj) kaj de kelkaj gramnegativaj. ➞ penicilinazo, penicilinterapio.