← Reen al P

PIV 2020 · 11966

penicil/o

penicil/o 🍁 G. (Penicillium el Trichocomaceae) de neperfektaj fungoj kun penikforma konidiujo; ĉ. 220 sp-oj, tre disvastiĝintaj, kelkaj produktantaj bluan aŭ verdan feltaĵon sur ŝimanta pano, fromaĝo, pomo, citrono k.a.. Sin. penikŝimo.
penicilin9o Antibiotiko, pasintece ekstraktata el du sp-oj de penicilo (P. notatum k P. chrysogenum), nun sintezata, malhelpanta la disvolviĝon de grampozitivaj bakterioj (i.a. streptokokoj, stafilokokoj k pneŭmokokoj) k de kelkaj gramnegativaj.
penicilinazo Bakteria enzimo kontraŭa al la ago de penicilino.
penicilinoterapio Kuracado per penicilino.