PIV · 11965
★penetr/i
★penetr/i
1 (ntr) Eniĝi profunde internen: la aero penetras en la pulmojn de la homo Z; tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo Z; de ekstere penetradis ankoraŭ al ŝia orelo la sama bruo Z; la veneno penetris en la cerbon Z; eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj branĉoj de la arboj Z; epidemio penetras en la landon B; (f) tiu malboneco penetris ĝis via koro X; estas kvazaŭ spirito de Dio subite penetrus en vin Z; la racio ankoraŭ ne multe penetris en la homajn cerbojn; la novaĵo penetris ĝis tie; E. ne penetris en tiujn rondojn.
2 (ntr) Profunde sin enigi, trairante aŭ repuŝante la barojn: la tranĉflanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo Z; la radikoj penetris potence en la rokon; la kuglo penetris ĝis la osto B; la malamikaj trupoj penetris en la provincon; ĉu ni penetros pli profunden en la landon? Z; (f) kiel ponardo en min penetras ĉiu vorto Z.
3 (tr) Eniĝi sekse: je mia miro Nikolaj penetris min tute facile U.
4 (tr) Sorbiĝe tute trairi: frosta vento lin penetris ĝis la ostoj; ŝiaj vestoj, penetritaj per peza akvo, ŝin malsupren tiris Z; (f) penetros vin la spirito de la Eternulo X; ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco Z; observu lin, ankaŭ mi lin penetrados per okuloj miaj Z; lia rigardo estis tiel penetranta, ke […] Z.
5 (tr) Malkovri, diveni: penetri ies sekretojn; penetri la misterojn de la naturo. ☞ bori, invadi, eniri, enprofundiĝi, enradikiĝi.
penetro, penetrado. Ago de iu, io penetranta: al koro penetro per okula fenestro Z; la penetrado de la toksinoj en la ĉelojn; penetrado de armeo en nian landon.
penetrebla. Tia, ke oni povas ĝin penetri: penetrebla ŝtofo, grundo, afektado. ☞ permeabla, tralasa.
penetrema. Kapabla facile k profunde penetri: penetrema odoro; (f) penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen Z; penetrema spirito. ☞ sagaca, klarvida.
penetrigi. Fari, ke iu aŭ io penetru en ion: ni sukcesis penetrigi niajn reprezentantojn en la parlamenton; penetrigi ideon en la cerbon de iu; penetrigi en la ĉiutagan vivon la uzadon de E..
penetriĝi. Iĝi penetrita: li tute penetriĝis de sia misio.
penetriveco ☐ La eco de korpo, radio ks trapasi iun medion, alian korpon ks.
duonpenetrebla = duontralasa.
nepenetrebla. Tia, ke oni ne povas penetri en ĝin: nepenetrebla arbaro Z; nepenetrebla tolo B; li montris nepenetreblan vizaĝon.
interpenetri (ntr) Havi komunan parton: la du solvaĵoj interpenetras je normala temperaturo; (f) tiuj du fakoj ofte interpenetras; en E. vortaro k gramatiko interpenetras konstante.
trapenetri (tr)
1 Tute, plene penetri: la suno ne sukcesas trapenetri la nubojn; ĉio estis trapenetrita de malsekeco; netrapenetrebla densejo Z; terura ĝemo trapenetris ĉien; (f) la tuta libro estas trapenetrita de tiu ideo, per militimpresoj; la feliĉo trapenetras mian sangon k miajn pensojn Z.
2 Perforte penetri: trapenetri sekreton B.