← Reen al I

PIV · 6683

invad³i

invad3i (tr)
Perforte eniri k ekokupi fremdan landon: la malamikaj armeoj invadis la landon; (f) pesto invadis la tutan insulon.
Grandnombre eniri en iun lokon: la popolamaso invadis la domon; gaja junularo invadis la dancejon; domo, ŝipo invadita de ratoj; (f) nokto invadis la teron Z; ĝardeno invadita de herbaĉoj; la politiko ĉion invadas.
invado. Ago invadi: la invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion B; invado de akridoj.