PIV 2020 · 6682
inund⁴i
inund4i (tr) Kovri per nenormala superfluo da akvo: la rivero inundis la kampojn, detruante la rikoltojn; kiom da fojoj la maro jam inundis Nederlandon!; (f) inundi la internacian merkaton per siaj produktoj. ☞ superbordiĝi, superverŝi.
inundo. Ago de io inundanta: kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo X; kiam okazis inundo, la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon N; dronigante per inundo X.