← Reen al B

PIV 2020 · 2099

★bord/o

bord/o. Strio de tero, tuŝanta etendaĵon da akvo: bordo de rivero Z, lago, maro; domo ĉe la bordo de Nilo Z; pecoj de la ŝiprompitaĵo alnaĝis al la bordo Z; sabla, klifa, rifa bordo; (f) troviĝi ĉe la bordo de senfundaĵo B (ruiniĝo); sur la bordo de la morto vi donas savon al la fremdulo Z. kajo, plaĝo, rando.  surfo. bordŝipo.
bordoj. Lando, kuŝanta apud akvaro: niaj faraonoj eternigis sian nomon ĝis la bordoj de Eŭfrato B.
Bordo. 🌄 Nomo de iuj landoj aŭ landopartoj: la Bordo Ebura (Vd Eburbordo)); la Bordo Ora (hodiaŭ: Ganao), la Bordo Lazura (parto de la franca Mediteranea bordo, 7°E, 43°30′N); Omanbordo; Somalibordo.
bordi (tr) Kuŝi ĉe la bordo de: la bieno bordis la lagon.
bordano. Tiu, kiu loĝas ĉe la bordo de rivero ks.
albordiĝi. Atingi la bordon, naĝante aŭ ŝipirante.
albordiĝejo. Loko taŭga aŭ aranĝita por la aliĝo de boatoj, ŝipoj.
superbordiĝi. Elverŝiĝi super la bordo. inundi.
Eburbordo. Regno en U Afriko (Jamusukro).
marbordo
Bordo de maro: en la urbon de la franca marbordo kunvenis homoj […] Z; vento blovis de la flanko de la hispana marbordo Z; tio estas la Irlanda marbordo Z; tre multe da greno, kiel la marborda sablo X. plaĝo.  klifo, ŝero.
🌄 La transiĝa zono inter la kontinenta k mara medioj, pli speciale la intertajda zono.
marborda. Rilata al marbordo: 🌄 zonoj aŭ etaĝoj supermarborda (super la nivelo de la plej altaj tajdoj, sed elmetata al la marinfluo), mezmarborda (intertajda), inframarborda (inter la nivelo de la plej malaltaj tajdoj ĝis ĉ. -40 m). apudmara, ĉemara.