PIV 2026 · Artikolo 192

Afriko

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 16
  1. afrika
  2. afrikan/o
  3. Centr-Afriko
  4. Centrafriko
  5. German/a Sud-Okcident/a Afriko
  6. Mez-Afriko
  7. Centr/a Afriko
  8. Nord-Afriko
  9. nordafrika
  10. nord-afrika
  11. Okcident-Afriko
  12. Sud-Afriko
  13. Sud-Okcident/a Afriko
  14. tutafrika
  15. tut-afrika
  16. tutafrikan/ism/o
Afriko GEOG la mondoparto sude de Eŭropo 1.
afrika rilata aŭ apartenanta al Afriko: la afrikaj regnoj la afrikaj bordoj de maro Z
afrikano loĝanto en Afriko. ➞ arabo, nigrulo.
Centr-Afriko, Centrafriko lando en meza Afriko, norde de Kongo Kinŝasa kaj sude de Ĉado 1. ĉefurbo: Bango
Germana Sud-Okcidenta Afriko HIST germana kolonio en Afriko (1884–1915), kiu poste fariĝis Sud-Okcidenta Afriko kaj poste Namibio.
Mez-Afriko, Centra Afriko la centra parto de Afriko, nuntempe plej ofte difinata kiel konsistanta el la landoj Angolo, Kameruno, Centr-Afriko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Gabono kaj Santomeo kaj Principeo.
Nord-Afriko la norda parto de Afriko, nuntempe plej ofte difinata kiel konsistanta el la landoj Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo kaj Sudano.
nordafrika, nord-afrika rilata al la norda parto de Afriko.
Okcident-Afriko regiono de Afriko nuntempe plej ofte difinata kiel konsistanta el la landoj Maŭritanio, Malio, Niĝero, Niĝerio, ĉiuj landoj inter tiuj kvar kaj Atlantiko, kaj la apudaj insuloj.
Sud-Afriko la plej suda lando de Afriko. ĉefurboj: Pretorio 2, Kaburbo, Blumfontejno
1 Por paroli ĝenerale pri la suda parto de la afrika kontinento, oni ordinare diras suda Afriko.
Sud-Okcidenta Afriko HIST afrika teritorio, kiu estis administrata de Sud-Afriko (1915–1990), kaj kiu poste fariĝis Namibio.
tutafrika, tut-afrika rilata al la tuta Afriko: la tutafrika movado RE! Tut-Afrika Kongreso MD
tutafrikanismo ideologio pri solidareco inter ĉiuj afrikaj popoloj: Ganao iĝis modelo de tutafrikanismo kaj regata ekonomio MD