PIV 2026 · Artikolo 1343
Atlantiko
Derivaĵoj en la artikolo 9
Atlantiko GEOG oceano inter Eŭropo 1 kaj Nord-Ameriko kaj inter Afriko kaj Sud-Ameriko: ili sukcese transflugis Atlantikon LSt Sin. Atlantika Oceano. ➞ oceano.
atlantika rilata al Atlantiko: mi tuj faris multajn bicikladojn tra la bretona kamparo kaj laŭ la atlantika marbordo ZJe
Nord-Atlantiko la norda parto de Atlantiko.
nord-atlantika, nordatlantika rilata al Nord-Atlantiko: ni gastos ĉi-somere en Islando, bela kaj iom malvarmeta nordatlantika juvelo ORa ekde frua aprilo 2009 Albanio kaj Kroatio membras oficiale en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo BSe
Sud-Atlantiko la suda parto de Atlantiko.
sud-atlantika, sudatlantika rilata al Sud-Atlantiko.
trans-atlantika, transatlantika rilata al la transa flanko de Atlantiko aŭ al ambaŭ flankoj de Atlantiko, de unu flanko de Atlantiko al la alia flanko: Usono kaj ĝiaj transatlantikaj partneroj MD iuj revas pri transatlantika unio taskita garantii la okcidentan dominadon de la mondo MD li eklaboris kiel radiotelegrafisto sur norvegaj ŝipoj, ĉefe en transatlantika konvoja navigado BPi