PIV 2020 · 191
afrank¹i
afrank1i (tr) Antaŭpagi la sendokostojn de letero aŭ pako: ne sufiĉe afrankita letero; afranki per memoriga poŝtmarko.
afranko
1 Ago afranki.
2 La difinita sendokosto pagota: kiom kostas la afranko por ĉi tiu presaĵo?; punpago pro nesufiĉa afranko; la korespondo kun soldatoj estas senafranka.