PIV · 16270
★urb/o
★urb/o
1 Vasta aro da domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iufoje limita per ĉirkaŭmurego, k entenanta komercejojn, fabrikojn k administraciojn por la servo de siaj loĝantoj k de la ĉirkaŭa regiono: la unuan fojon li vidis grandan urbon Z; fortikigita urbo Z; ĝi ne estos plu urbo, sed amaso da ruinaĵoj X; iri al la urbo; loĝi en urbo, ekster la urbo Z; sen mono en urbon ne iru Z.
2 Granda homamasiĝo, kiu, pro sia denseco k la vivmaniero de ĝia kunpremita loĝantaro, perdis sian vilaĝan karakteron k la senperan kontakton kun la kamparo: alia urbo, alia moro Z; mi konas neniun en tiu ĉi urbo Z; la tuta urbo parolas nur pri tio; li tuj akiris la manierojn de la urbo; pro la bruo de la rajdantoj k pafantoj forkuras la tuta urbo X.
3 Tia aro da domoj k loĝantoj, rigardata kiel administracia aŭ politika unuo: la libera imperia k komerca urbo Frankfurto sur Majno Z; la Eterna Urbo (Romo); la Sankta Urbo (Jerusalemo); la Lum-urbo (Parizo). ☞ civito.
urba. Rilata al urbo: urbaj konsilanoj Z; urba magistrato Z; urba parko, tereno, fervojo.
★urbano. Loĝanto de urbo: urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj Z; estis vera kirliĝo de urbanoj k vilaĝanoj Z; ŝi estis nun urbanino k portis ĉapelon Z.
urbaneco. Eco de urbano; (ss) ĝentileco propra al urbanoj.
urbego. Tre granda urbo.
urbestro. Persono, elektita de la registaro aŭ de siaj samurbanoj, por administri urbon kun la helpo de magistrato (urba konsilio): kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo, mi havis la devon zorgi pri tio, ke […] Z.
urbeto. Malgranda urbo: vi en la urbo, vi en urbeto, en la malgranda vilaĝo Z[…]; neniu estas profeto en sia urbeto Z.
urbodomo. Domo, kie oficas la urbestro, la magistrato k la urba administracio: la mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis Z. ☞ magistratejo.
urboplanismo. Tuto de la teknikaj, administraj, ekonomiaj k socialaj aranĝoj, kiuj devas estigi racian k taŭgan disvolviĝon de urbo. ☞ urbanizi.
★antaŭurbo
1 ♜ Tiu parto de la urbo, kiu troviĝis ekster la murego.
2 Ĉiu el la apudaj vilaĝoj, kiuj estis englutitaj de granda urbo, aŭ eĉ, kiuj, pasintece aŭtonomaj, fariĝis nur la dormejoj de la laboristoj k oficistoj de la granda urbo.
ĉefurbo. Tiu urbo, en kiu sidas la regantaj instancoj de departemento, provinco aŭ ŝtato: la Usonaj ĉefurboj ordinare ne estas la plej gravaj urboj en sia ŝtato; (f) post mia alveno en tiun ĉi ĉefurbon de la frostoj B.
ĉirkaŭurbo = antaŭurbo 2.
kunurbaĵo. Tuto de la industriaj specialigitaj unuoj, aranĝitaj ĉirkaŭ centra urbo, kiu entenas la regantajn oficejojn.
★samurbano. Homo, loĝanta en la sama urbo.
suburbo. Antaŭurbo 2: plilongigo de la metroo al la suburboj; la suburbaj loĝantaroj, domturoj; al ili oni donis la urbon de Arba k ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi X; la ĉiutagaj veturadoj de la suburbanoj.
arturbo. Tia urbo, kiu altiras la turistojn per siaj artaj riĉaĵoj (Bruĝo, Florenco, Parizo, Venecio k.a.).
banurbo. Urbo, organizita por la kuracado de diversaj malsanoj per mineralaj akvoj aŭ ŝlimoj.
grandurbo. Urbego: la miloj da kapoj de la grandurba loĝantaro Z.
ĝarden-urbo. Urbego, planita tiel, ke la domoj estas dissemitaj meze de ĝardenoj k parkoj.
havenurbo. Urbo, kiu kreskis el havena trafiko k industrio.
limurbo. Urbo, situanta ĉe landlimo.
naskiĝurbo Vd naski.
sankturboj. Tiaj urboj, kiuj estas respektegataj de la anoj de tiu aŭ alia religioj (Banaraso, Mekko, Jerusalemo, Romo k.a.).
staplurbo Vd staplo.