PIV 2020 · 2634
civit³o
civit3o
1 ♜ Aŭtonoma urbo, rigardata kiel politika organizaĵo: la helenaj civitoj venkis la orientajn imperiojn.
2 Tuto de la urbanoj, posedantaj la politikajn rajtojn.
3 Tuto de la regnanoj, posedantaj la politikajn rajtojn.
civitano. Homo, ĝuanta la politikajn rajtojn aŭ en urbo sendependa, aŭ en regno: ĉiu civitano en ĉiu regno havu plenan rajton paroli tiun lingvon, kiun li volas Z.
civitana. Koncernanta la civitojn: korporacio senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj Z; ĉu la industriistoj, pro tio ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitaj de civitanaj sentoj k devoj Z; pro filantropio, pro civitana iniciativo Z; intercivitana milito.
civitaneco. Tuto de la rajtoj de civitano: per granda sumo mi akiris tiun civitanecon N.
civitismo. Konscio pri la rajtoj k devoj de vera civitano.
samcivitano. Ano de la sama civito.
mondcivitaneco. Stato de mondcivitano.