PIV 2020 · 2635
cizel/i
cizel/i (tr)
1 Ⓣ Fajne retuŝi aŭ finpretigi bronzan, arĝentan aŭ oran artobjekton de relative malgrandaj dimensioj per ĉizileto, cizelilo k marteleto: cizeli bronzan statueton, arĝentan pleton; (analoge) cizeli sirenan buston kiel ponardtenilon. ☞ damaskeni, nieli.
2 (f) Delikate prilabori: cizeli soneton K.
cizelado. Agado k arto de cizelisto: oni distingas tri specojn de cizelado: super fandaĵo (kies eĝojn de kunmeto, fandŝprucetojn aŭ miskonturojn oni forigas), super maso (kiun oni etskale ĉizas k skulptas) k per boso (kiam oni reliefigas metalfolion).
cizelilo. Ŝtala stangeto, de kiu unu fino estas hardita, sed ne tranĉa, k kiun oni uzas por enpremi la metalsurfacon. ☞ ĉizilo, grifelo.
cizelisto. Artisto, kiu cizeladas: Benvenuto Cellini, la plej fama renesanca cizelisto.