← Reen al G

PIV · 5451

★grifel/o

grifel/o
Antikva skribilo, bastoneto, de kiu unu fino, pinta, servis por marki literojn sur vaksumita tabelo, k la alia plata, por ilin forstreki.
Ardezkrajono: la grifelo saltadis sur sia ŝnureto tien k reen Z.
Pinta ŝtala ileto, oblikve tranĉita ĉe unu el siaj ekstremaĵoj, kiun gravuristo uzas por desegni sur metalplaton: ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj Z; (analoge) alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo X. cizelilo, ĉizilo.
grifeli (tr) Gravuri per grifelo.