PIV 2020 · 5429
★gravur/i
★gravur/i (tr)
1 Desegni sur ligno, ŝtono, metalo kc per pinta ŝtala ilo aŭ per mordanta acido: gravuru sur ĝi en sigelila maniero X; gravuri surskribon sur tomboŝtono; ha, se miaj vortoj estus gravuritaj sur roko! X; gravuritaj bildoj; (f) sur la fenestraj vitroj tiajn ravantajn pentraĵojn povis gravuri nur la tempo Z. ☞ cizeli, ĉizi, giloŝi, fotogravuri.
2 Ⓣ Per speciala aparato registri sonojn sur disko gramofona ks.
3 (f) Fari fortan k longedaŭran impreson sur la psikon: gravuri ion en sian memoron; gravuri ion en la koro; versoj gravuriĝas pli facile en la memoro ol prozo. ☞ noti, gardi, konservi, enradikigi, enskribi.
gravuro
1 Streko, sulketo farita gravurante.
2 Gravuraĵo.
gravurado. Ago de gravuranto: sigelila gravurado X.
gravuraĵo. Desegno, surskribo ks gravurita: kiu povoscias gravuri gravuraĵojn X; fortakva gravuraĵo.
gravurilo. Ilo por gravuri, ekz. grifelo.
gravuristo. Homo, kiu profesie gravuras.
fotogravuro 📖 Reliefa fotokemia presprocedo.
fotogravuri. Produkti per fotografa procedo gravuritajn kliŝojn.
kuprogravuro, lignogravuro, zinkogravuro. Gravuro farita sur plato resp. kupra, ligna, zinka. ☞ akvaforto, heliogravuro, litografio, ofseto.
lumgravuro. Fotogliptiko.