PIV 2026 · Artikolo 5430

grebo

Litero G

grebo ZOOL mezgranda birdo, kiu vivas en nesala akvo, kies kruroj troviĝas tuj antaŭ la vosto, kaj kiu estas membranpieda; ĝi bone naĝas kaj plonĝas, kaj persekutas siajn fiŝajn predojn subakve. ordo Podicipediformes, tipa genro Podiceps ➞ podicipforma birdo, podicipo.
eta grebo malgranda grebo, kun ruĝa kolo en somero. specio Tachybaptus ruficollis
tufgrebo plej granda grebo, kun plumtufo ĉe la kapo en somero. specio Podiceps cristatus