PIV 2020 · 12225
★pint/o
★pint/o
1 Akuta k pika ekstremo: pinto de glavo, kudrilo, cirkelo, krajono.
2 Maldika ekstremo de objekto, pli k pli mallarĝiĝanta al la supro: pinto de sonorilturo, de monto B; ĝi staras sur la pinto de altaĵoj X; dunoj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj Z; la afero ne staras sur pinto de ponto Z (➞ ponto); al via ombro, pintoj moviĝemaj de l’ sankta arbareto Z; unu mevo sidis sur la pinto de la masto; (f) sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto Z; li kvazaŭ staras sur la pinto de la mondo; atingi la pintojn de la homa penso. ☞ supro, kulmino. ➞ pinthoroj.
3 Ekstremo de korpoparto: li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo Z (pf); paŝi sur la pintoj de la piedoj; ĝi sentigis al mi la pinton de sia korno; (f) mi havas la vorton sur la pinto de la lango; ŝi ruĝiĝis ĝis la pinto de siaj ungoj; korpinto (☞ apekso). ☞ fino.
4 Ⓣ Ĉiu el la pli-malpli pintoformaj ĉefaj finaj pecoj, ĝenerale interŝanĝeblaj, de iloj, kiel borilo, ŝraŭbilo, lutilo k.a..
pinta. Finiĝanta per pinto: pinta tranĉilo Z, bastono, ĉapelo, mentono, frontono Z.
pinti (ntr) Elstari per pinta ekstremaĵo: jam pintas la ŝosoj en la arbaro.
pintigi. Fari ion pinta: pintigi krajonon B; (analoge) pintigi la orelojn (pp hundo ks); pintigi la buŝon (signe de malŝato; ☞ lipo).
pintiĝi. Finiĝi per pinto: ŝiaj haroj pintiĝis sur la frunto.
pintingo. Konusforma ingo, por ŝirmi pinton aŭ fari ĝin ne danĝera.
pintumo ♧ Spritaĵo, pikanta per la proksimigo de du tre malsamaj ideoj.
dupinta, tripinta ktp. Havanta du, tri ktp pintojn: dupinta lango de serpento, tripinta valveto de koro; kvinpinta stelo de E.; sespinta stelo de Davido.
multepinta. Prezentanta multajn pintojn: montoj multepintaj X; kapoj de cervoj kun multepintaj kornoj Z.
senpinta. Ne prezentanta pinton: senpinta krajono; skerma senpinta rapiro; senpinta tondilo.
senpintigi. Malaperigi la pinton de io: senpintigi plumon, glavon; (f) senpintigi (senefikigi) argumenton, aserton.
akrapinta. Havanta akran pinton: akrapintaj pingloj Z.
aksopinto. Pivoto.
kreskopinto 🍁 Meristemo.
panpinto. La unua aŭ la lasta, pinta tranĉo de pano.
piedpinte. Sur la pinto de la piedfingroj: piedpinte danci.
sekpinto. Grifelo.
ŝtoppinto Ⓣ Pinta metala tigo, ordinare movata per ŝraŭbo, por reguligi la fluon de fluido en tubo aŭ ellasilo.
terpinto. Promontoro
turpinto 🏠 Konstrusupraĵo, en formo de pli-malpli akuta konuso aŭ piramido, kiu kronas turon: romanika turpinto. ☞ spajro.