← Reen al L

PIV 2020 · 9442

★lip/o

lip/o
a) (labia oris) Ĉiu el la du moveblaj karnorandoj de la buŝaperturo, kiuj tuŝe troviĝas antaŭ la dentoj: la supra, malsupra lipo; mallarĝaj kunpremitaj lipoj; viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno X; la karmina koloro de la lipoj Z; mordeti al si la lipojn G (signe de ĉagreneto); plenblovi la lipojn Z (malafable rigardi); fari la dikan lipon (paŭti). b) Ĉiu el duopaj lipformaj elementoj: vulvaj lipoj. Sin. labio 2. c) (analoge) la lipoj de vundo.  lipangulo.
Tiu parto de la vizaĝo, rigardata kiel organo de karesado: mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino X; am’ svingas sian vipon, al lip’ pelante lipon K; memor’ de viaj lipoj bruligas mian sangon.
(plurale) Tiu sama parto, rigardata kiel organo de sinnutrado: de la manoj ĝis la lipoj la sup’ elverŝiĝis Z; la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo Z; li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj Z (li estas nespertulo); leki al si la lipojn (esperante regalon); dolĉe ŝmiri al iu la lipojn Z (nutri per promesoj).
Tiu sama parto, rigardata kiel organo de la parolo: li ĉiam havas tiun saman vorton sur la lipoj; mi havas nelertajn lipojn: kiel do Faraono min aŭskultus? X ( balbuti); kiu retenas siajn lipojn, estas saĝa X; malpiaĵon abomenas miaj lipoj X; lia nomo flugos sur la lipoj de la homoj; la sankta lipo kantas nun sovaĝe! Z.
🍁 La lipforma supra aŭ malsupra parto de kuniĝpetala korolo aŭ de kuniĝsepala kaliko, ekz. ĉe la lamiacoj k skrofulariacoj. Sin. labio.
lipa. Rilata al lipo(j): lipa sono; (f) lipa kulto (ne kora, intima); 🍁 unulipa aŭ dulipa korolo, kaliko.
lipi (tr) Tuŝi per la lipoj: lipi botelon, blovinstrumenton.
lipeto Ĉiu el duopaj lipformaj malgrandaj elementoj: vulvaj lipetoj.
lipego. Dika, pendanta lipo: lipego de azeno. komisuro.
faŭltlipo Vd faŭlto.
leporlipo Denaska misformiĝo, ĉe kiu la supra lipo estas fendita.