PIV 2026 · Artikolo 810
★angulo
Derivaĵoj en la artikolo 59
- angula
- angule
- angulaĵ/o
- angulec/a
- angulet/o
- angulil/o
- angulum/it/a
- altangulo
- altern/a/j angulo/j
- am/triangulo
- apud/a/j angulo/j
- atakangulo
- bazangula
- dekangulo
- dispers/a angulo
- drivangulo
- fiksangulo
- foliangulo
- frekvenc/a ortangular/o
- hor/a angulo
- incid/a angulo
- kaŝangulo
- klinangulo
- kompas/a kapusangulo
- komplement/a/j angulo/j
- kvarangula
- kvarangulo
- kvinangula
- kvinangulo
- lipangulo
- mort/a angulo
- multangula
- okangulo
- ortangula
- ortangulo
- perdangulo
- plurangulo
- sfer/a plurangulo
- pru1/a angulo
- reflekt/a angulo
- refrakt/a angulo
- rektangulo
- sepangulo
- sesangula
- sesangulo
- staŭl/a angulo
- stratangulo
- streĉangulo
- suplement/a/j angulo/j
- trak2angulo
- triangula
- trianguli
- triangulo
- sfer/a triangulo
- Sud/a Triangulo
- Triangulo
- triangulad/o
- trinkangulo
- ver/a kapusangulo
★ angulo
1 KOMU elstara loko, kie renkontiĝas du surfacoj, muroj, vandoj, lateroj k.s.: sin vundi ĉe la angulo de meblo granda vento puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis MT jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas MT ĉirkaŭiri la angulon de domo trans la angulo en apuda strato vi trovos drinkejon ŝi estis tiel magra, ke ŝia korpo prezentis ĉiuflanke nur angulojn
2 KOMU kava loko, kie renkontiĝas du surfacoj, vandoj, muroj k.s.: serĉi en la anguloj de tirkesto tiu ĉi havis strangan inklinon glitadi en angulon Z ĉiam vi lasas iom da polvo en la anguloj de la ĉambro meti la knabon en angulon de la klasĉambro por lin puni la anguloj de ŝiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron Z (figurasence) la kvar anguloj de la tero en ĉiuj anguloj de la mondo Z
3 KOMU flanka malvasta loko malofte vizitata aŭ rigardata: ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj de la dokumento Z pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, ol kun malpacema edzino MT la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo Z
4 TIPO loko en gazeto, regule rezervita por iu fako aŭ rubriko: lingva angulo RE! la angulo de la ŝakamatoroj
6 MATE regiono inter du sin sekcantaj rektoj, kurboj, ebenoj ktp: akuta angulo malakuta Sin. obtuza angulo alternaj anguloj apudaj anguloj komplementaj anguloj suplementaj anguloj
7 MATE unu el la du polusaj koordinatoj de punkto en ebeno.
angula rilata al angulo: angula frekvenco angula akcelo angula rapido angula meblo tia, ke ĝi povas lokiĝi en angulo de ĉambro angula ŝtono angula grando grando de la angulo, okupata de fora objekto
angule
1 en aŭ ĉe angulo: kameno de la 17-a jarcento kun angule du bufonoj kvazaŭ kariatidoj BSc la tria fazo de la programo okazis angule de la strato Kalocsay APá
2 en angula pozicio: oni lasu la malnovan stalon kaj konstruu tute novan, angule al la apuda fojnejo SEn li turnis sin angulen ĉirkaŭ kaj trans la angulo apud la malnova preĝejo Z
angulaĵo angulrelo.
anguleca havanta ecojn de angulo; iom pinta: malverva homo, ostoplena kaj anguleca ALö anguleca peco da roko Z anguleca desegno anguleca profilo (figurasence) anguleca karaktero ofendiĝema
anguleto
1 malgranda angulo: anguleto de nigra, rigide staranta barbeto Z forgesitaj anguletoj, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis Z eĉ en la plej malproksima anguleto de Germanujo Z serĉi en ĉiuj loketoj kaj anguletoj
2 (figurasence) eta elturniĝejo: la anguletoj de la proceduro kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas Per anguletoj kaj per artifikoj, Per kurba voj’ al rekta celo veni Z
angulilo instrumento por mezuri, difini, transporti aŭ streki iun angulon: alĝustigebla angulilo dubranĉa, uzata de lignaĵistoj aŭ ŝtonhakistoj por transporti aŭ streki neortan angulon desegna angulilo plurangula, ebliganta desegni angulojn de 30°, 45°, 60°, 120°, 135° ➞ angulmezurilo, ortilo.
angulumita HERA figuro akompanata de aliaj figuroj en la anguloj.
altangulo ASTR GEOD la angulo inter la horizonto kaj astro aŭ topografia punkto.
alternaj anguloj MATE anguloj formitaj de rekto sekcanta du aliajn rektojn kaj situantaj ambaŭflanke de la sekcanto, ekstere aŭ interne de la rektoj.
amtriangulo komplikita amrilato inter tri personoj: mi analizas la amtriangulon, la kialojn, kiuj igas la homojn serĉi amrilatojn ekster la edzeco Ko
apudaj anguloj MATE anguloj formitaj de du sin sekcantaj rektoj kaj havantaj komunan lateron.
atakangulo AVIA angulo inter la kordode la alo kaj la vektoro de la relativa aerfluado.
bazangula ARKI ĉirkaŭhakita fortika ŝtono kiu faras la angulon de konstruaĵo, kaj sur kiu baziĝas la cetero de la ŝtontavoloj kaj la muroj: ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula MT
dekangulo deklatera plurangulo.
dispersa angulo FIZI angulo formita de ekstremaj radioj, kiuj iras ĝis la ekstremoj de la spektro.
drivangulo
1 MARN AVIA angulo, je kiu ŝipo aŭ aviadilo estas deviigata el sia veturdirekto fare de la vento.
2 ARME angula distanco inter la falpunkto de pafaĵo kaj la vertikala ebeno, difinita de la akso de la pafilo.
fiksangulo angulo, laŭ kiu du pecoj estas fiksitaj sur meĥanismo rilate al centro aŭ akso.
foliangulo BOTA akselo 2.
frekvenca ortangularo STAT grafika prezento de frekvenca distribuo konsistanta el aro de ortanguloj. ➞ frekvenca plurlatero.
hora angulo ASTR angulo inter la meridiano de astro kaj la loka meridiano, mezurata ĉiam okcidenten.
kaŝangulo loko angulforma, kie oni sin kaŝas: mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon Z
klinangulo GEOD horizontala angulo inter unu geodezia direkto kaj la nordo.
kompasa kapusangulo angulo, kiun la pruo 1 de ŝipo faras kun la kompasa nordo aŭ sudo. Sin. kompasa kapuso. ➞ vera kapusangulo.
komplementaj anguloj MATE anguloj, kies sumo egalas al orto.
kvarangula havanta kvar angulojn: kvarangula altaro la kvarangula podio, sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio Z Sin. kvarlatera.
kvarangulo kvarlatera plurangulo.
kvinangula havanta kvin angulojn: pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj MT Sin. kvinlatera.
kvinangulo kvinlatera plurangulo.
lipangulo ANAT ĉiu el la du punktoj, kie kuniĝas la lipoj de homo. ➞ komisuro 2.
morta angulo loko ne vidata aŭ ne alpafebla: la ŝoforo ne povis vidi la biciklon, kiu estis en morta angulo de la kamiono mian vivon ensaltis el morta angulo iu vireto kun aleno en la mano IEr
multangula prezentanta multajn angulojn. ➞ malebena.
okangulo oklatera plurangulo.
ortangula
1 estanta ortangulo: ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn B
2 havanta orta(j)n angulo(j)n: tre simpla ortangula konstruaĵo RPi ortangula triangulo DBr
ortangulo MATE kvarangulo, kies kvar anguloj estas ortoj: ĉiu kvadrato estas ortangulo
perdangulo FIZI diferenco inter orta angulo kaj la angulo, kiu estiĝas inter tensio kaj kurento en kondensilo 2 aŭ indukta bobeno, ordinare esprimata en arka mezuro.
plurangulo MATE
1 ebena figuro 3 konsistanta el pluraj strekoj (lateroj), kiuj sekvas unu post la alia tiel, ke la lasta punkto de la lasta streko egalas al la unua punkto de la unua streko.
2 ebena figuro limita de plurangulo 1. Sin. plurlatero. ➞ triangulo, kvarangulo, kvinangulo, okangulo, dekangulo.
sfera plurangulo parto de sfero 1 a limita de arkoj de ĉefcirkloj.
pru1a angulo MARN angulo, kiun la ŝipa kapo faras kun la meridiano.
reflekta angulo FIZI angulo formita de reflektata radio kun la ortanto sur la reflektanta surfaco ĉe la incida punkto.
refrakta angulo FIZI angulo formita de refraktata radio kun la ortanto ĉe la incida punkto.
rektangulo KOMU ortangulo.
sepangulo seplatera plurangulo. Sin. heptagono.
sesangula FIZI GEOL kristalsistemo havanta elementan ĉelon, kiu estas rekta prismo kun romba bazo; tri elementaj ĉeloj konsistigas rektan prismon kun regule sesangula bazo.
sesangulo seslatera plurangulo.
staŭla angulo AVIA krita angulo, ĉe kiu la planeopozicio ĝisatingas la maksimuman portancon, super kiu la aviadilo staŭlas.
stratangulo angulo formita de du stratoj, kiuj interkruciĝas: gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo Z rondiri stratangulon ĉirkaŭiri stratangulon
streĉangulo SPOR spagato.
suplementaj anguloj MATE anguloj, kies sumo egalas al 180°.
triangula havanta tri angulojn: triangula ĉapelo triangula flageto triangula placo brilis la triangulaj piramidoj B Sin. trilatera.
trianguli tr MATE dividi surfacon en triangulojn por mezuri ĝian areon aŭ pritrakti ĝian topologion.
triangulo
1 MATE trilatera plurangulo: egallatera triangulo kun tri egale longaj lateroj simetria triangulo izocela triangulo kun du egale longaj lateroj nesimetria triangulo skalena triangulo ➞ sfera triangulo; trigonometrio.
2 (figurasence) rilato inter tri aferoj, ekz. amrilato inter tri homoj: leŭtenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo Z ➞ amtriangulo.
3 MUZI muzikilo konsistanta el pendanta triangula metala stango, kiun oni tintigas per metala bastoneto.
sfera triangulo triangulo sur la surfaco de sfero. ➞ sfera trigonometrio.
Suda Triangulo ASTR malgranda sudhemisfera konstelacio. Triangulum Australe
Triangulo ASTR malgranda nordhemisfera konstelacio. Triangulum
triangulado ago trianguli.
trinkangulo angulo en vivoĉambro, aranĝita, por ke oni tie oportune trinku aperitivojn k.s.
vera kapusangulo angulo, kiun la pruo 1 de ŝipo faras kun la meridiano. Sin. vera kapuso. ➞ kompasa kapusangulo, ekarto.