← Reen al R

PIV · 13263

reflekt⁸i

reflekt8i (tr)
(pp surfaco de korpo) Fari, ke trafanta radio de lumo, varmo k.a. ne penetru en ĝin, sed ŝanĝu sian direkton: polurita metalo reflektas la sunradiojn; montomuro, kiu reflektas bone la sonojn; (f) tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago Z. eĥo, speguli, reĵeti, resendi.
(f) Reprodukti por la menso, kun preciza interrespondo: mi provis en E. reflekti ĝis maksimumo la originalan tekston; la leĝoj reflektas la mezan moralan sintenon de unu jarcento pli frue.
reflekto
Fenomeno, per kiu radio (luma, elektrona ks), trafanta la surfacon de korpo, estas reflektata de ĉi tiu en direkto simetria al sia antaŭa rilate al la normalo al la surfaco.  refrakto.
a) Certa geometria involucio, plej tipe rilate al rekto en ebeno, bijekcio de la ebeno al ĝi mem tia, ke la rekto estas la mezortanto de la streko inter argumento k bildo. b) (simile): reflekto rilate al ebeno en spaco.
centra reflekto. Bildigo tia, ke argumento k bildo situas sur streko, kies mezo estas fiksa punkto (la centro de la reflekto).
cirkla reflekto (rilate al cirklo en ebeno) Bijekcio de la unupunkta kompaktigaĵo de la ebeno al ĝi mem tia, ke argumento k bildo lokiĝas sur ortanto de la cirklo tiel, ke la produto de la distancoj al la centro de la cirklo egalas al la kvadrato de ties radiuso, k la centro estas bildigita al la nefinia punkto.  harmona kunulo.
reflekta Rilata al reflekto: reflekta angulo (formita de reflektata radio kun la perpendiklo sur la reflektanta surfaco ĉe la reflekta punkto); reflekta koeficiento (grado, laŭ kiu lumo estas reflektata).
reflektilo
Aparato, servanta por transformi, precipe per reflekto, la distribuon de la lumflukso de lampo.
Malantaŭa elemento de jagia anteno, kiu reflektas antaŭen la ondon, venantan de la emanigilo.