PIV · 8857
★kun
★kun.
I - Prep. signifanta akompanon, k koncernanta:
1 La personon aŭ aferon, kiu estas en tiu sama loko, kiel iu aŭ io (en akompano de; samloke kiel): esti, resti, vivi, kuŝi, manĝi kun iu; la reĝo mem venis kun siaj korteganoj Z; kun kiu vi festas, tia vi estas Z; mi prenas kun mi mian kamaradon Z; li alportis ilin kun si el Hindujo Z; kuntreni kun si ian pekon Z.
2 La personon, kies ago fariĝas en tiu sama momento, kiel alia (samtempe kiel): ili apartenas al vi sola, sed ne al aliaj kun vi Z; li deiris kun mi, sed alvenis post mi; la mortiginto mortis kun sia viktimo. Rim. En tiu senco oni uzas prefere kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero Z.
3 La personon, kiu konkuras al tiu sama celo kiel iu aŭ partoprenas al komuna ago, aŭ la objekton, kiu similas alian per ia karaktero (samcele kiel): renkontiĝi, edziĝi, amikiĝi, paciĝi, diskuti, batali, komunikiĝi, paroli, ludi, interkonsenti kun iu Z; artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko Z; havi juĝan aferon kun iu Z; Marta renkontiĝis kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj Z; dividi ion kun iu Z; kompari, rilati, miksi, kontrasti kun io Z; tio estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke Z.
4 Konstantan detalon aŭ karakteron, kiun oni provizore konsideras aparte de la tuto: vorto dirita en ĝusta tempo estas kiel oraj pomoj kun arĝentaj ŝeloj Z; cervo kun bonaj lumboj Z; vazoj el kristalo kun arĝenta garnaĵo; kun sia karaktero la sincera, li ne esploros la rapirojn Z; ĉiu sezono kun sia bono Z.
5 Cirkonstancan detalon, kiu karakterizas agon aŭ aganton: agi kun kolero Z; paroli kun saĝo Z; fermi pordon kun bruo; ŝi demandis kun batanta koro Z; ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝo Z; la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido Z; li persekutis kun glavo sian fraton X; subite venas la reĝido kun disŝirita vesto Z; li foriris kun longa nazo Z (elrevigita); kun (ĉe) la lastaj vortoj ŝi eliris el la salono Z; kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan Z; ilia nombro kreskas kun ĉiu horo. Rim. 1 En kelkaj signifoj de kun 5, oni foje uzas la akuz-on: pendigi kanajlon la kapon malsupren Z.
6 Personon aŭ objekton, kiun koncernas la ago; pri, kontraŭ, al: kiel vi estas unu kun (kontraŭ) la dua? Z; se io okazos kun (al) mi […] Z; tiel estos kun (pri) tiu, kiu ektuŝos la edzinon de sia proksimulo; penu agi pli bone kun (kontraŭ) fraŭlino altedevena Z; liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis Z; la konsternita ambasadoro ne sciis kion fari kun sia persono B; vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, li devis cedi kun (pri) sia postulo pri plendo B; ni devas esti tre singardaj kun (pri) ĉiu superflua decido Z; ŝi rekomendis al la infano esti singarda kun (pri) la fajro Z; esti humila kun (kontraŭ) iu Z; ŝi hezitis kun la finado de la demando Z (fini sian demandon); avaru pli kun via afableco Z (vian afablecon); kun konfido (konfidi) neniam rapidu Z; la singardemo postulas ankoraŭ iom atendi kun (por) la realigo de tiu plano Z. Rim. 2 Pli bone estas uzi pli precizajn prep-ojn kiel ni faris interkrampe. Rim. 3 Oni trovas ankaŭ iufoje la prep-on kun uzatan por montri rimedon aŭ ilon (per). Tiu uzo estas nepre evitenda: knabineto enkuris, tiranta kun si longan laĉon, kun (per) kiu ŝi antaŭ momento faris gimnastikajn ekzercojn Z.
II - Memstare uzata morfemo, havanta la sencojn 1, 2, 3 de la prep.:
★kune. Samloke, samtempe, samcele kiel:
1 ili foriris kune Z; vi ne devas puŝi ĉiuj kune Z; kune vojaĝi, labori Z; vendi ĉion kune;
2 la du armeoj atakos kune; patro k patrino kune estas nomataj gepatroj Z; se vi parolas ambaŭ kune, oni vin ne aŭdos;
3 al ĉiuj kune ni esprimas koran dankon Z; ni bataladu, kune tenataj per unu bela espero Z. ☞ -op.
kune kun. Precize je la sama loko, tempo, celo: oni povas ankaŭ preni la tutan vorton t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo Z; la Fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj Z; oni devas havi certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo Z; la junulo kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj Z.
kuna. Kune rilata; komuna; havanta saman lokon aŭ celon.
kuno
1 Kuneco: la tagoj feliĉaj de nia kun’.
2 Tuto de homoj kunaj: en ŝaŭmantan ĝojon fandiĝis nia kuno W.
kunaĵo
1 Aro da kunigitaj objektoj. ☞ aro, fasko, garbo, tutaĵo.
kuneco. Stato de du aŭ pluraj personoj aŭ objektoj, kiuj estas kune: mi petegas vin per la kuneco de nia juneco Z.
★kunigi. Fari, ke pluraj personoj aŭ objektoj estu kune: kunigi amikojn, la du ekstremaĵojn de ŝnuro, la brovojn; ŝiaj manoj estis […] forte kunigitaj inter si Z; malfeliĉo ofte kunigas la homojn, k feliĉo ofte disigas ilin Z; kunigi utilon kun agrablo; lingvo tutmonda devas esti pretigata per la kunigita laboro de la tuta civilizita mondo Z; niaj kunigitaj penoj. ☞ kunligi, unuigi, cementi. ➞ ig 3.
kunigo. Ago de tiu, kiu kunigas k stato de kunigitaĵoj.
kunigaĵo ∆ (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj, kiuj apartenas al unu el la du aroj (analoge pri pluraj aroj): la kunigaĵo de A k B estas notata A ∪ B. ☞ komunaĵo, komplemento.
surkunigi Ⓣ Kunigi du objektojn, tiamaniere ke parto de la unua surkovras parton de la dua: surkunige veldita tubo.
kuniĝi. Iĝi kuna: ili (la princoj) kuniĝos inter si X; kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas Z; ĉiuvespere ili kuniĝis en mia ĉambro.
kuniĝo. Stato de kuniĝintaj homoj aŭ aferoj: vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj Z; malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn Z.
kunulo, kunulino. Tiu, kiu ordinare estas kun iu alia: kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron X; bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj Z; la edzino, kiun vi donis al mi kiel kunulinon X. ☞ kamarado, kolego.
harmona kunulo ∆ (pp punkto A sur rekto, kiam du punktoj C k D sur la sama rekto estas donitaj) La reflektaĵo de A en cirklo, kies diametro estas CD.
ĉi-kune. En tiu ĉi loko, kune kun io alia: vi trovos ĉi-kune la ĉekon.
malkune. Aparte, dise.
nekunigebla. Tia, ke oni ne povas kunigi tiun kun alia: tiuj du kondiĉoj estas memkontraŭaj k nekunigeblaj; soldato k timulo, jen du nekunigeblaj vortoj B.
sekskuniĝi (pp bestoj aŭ homoj) Plenumi la kunigon de la seksaj organoj: se virino alproksimiĝis al bruto, por sekskuniĝi kun ĝi […] X; k iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe […] X. ☞ koiti, kopuli, fiki.
III - Pref. havanta la sencojn 1, 2 k 3 de la prep., k montranta:
1 Samlokecon: kunestado (stato de homoj, kiuj estas kune), kunveni, kunsidi, kunpreni, kunporti, kunpuŝi (veni, sidi kun aliaj; preni, porti kun si, puŝi unu alian); kunligi, kunmeti (ligi, meti ion kun alia); kunsufiksa vorto Z; kuntara Z.
2 Samtempecon: kundisĉiplo (kiu lernas samtempe); kunokazi.
3 Samcelecon: kunmiliti, kunbatali, kunlabori, kunverki. Rim. La vortoj, kunmetitaj per tiu prep., povas iufoje esti ne klaraj, ĉar tie la pref. povas ludi du malsamajn rolojn: aŭ tiun de predikativo (kunveni: veni – ke oni estu – kunaj) aŭ tiun de adv. (kunveni: veni kune). Plej bone estas, en ĉiuj dubaj okazoj, uzi pref-e la plenan adv-on k distingi tiel: kunveni (veni al kunigo) k kuneveni (veni ope); kunporti ombrelon (en promenado) k kuneporti ĉerkon (en enterigado).