PIV · 7981
koeficient¹o
koeficient1o
1 ∆ Konstanta grando, per kiu oni multipliku variablon: en la polinomo 3x2 + 4x + 5 la nombroj 3, 4 k 5 estas koeficientoj.
2 ☐ Grando, karakterizanta la influon de materia propreco aŭ de fizika strukturo sur fizikan interrilaton: en fizikaj ekvacioj koeficientoj aperas kiel faktoro k, kun kiu variigebla grando x estas multiplikata, por ricevi novan grandon y: y = kx.
koeficiento de atenuo, koeficiento de atenuiĝo ⏚ ☇ Grando, egala al la kvociento de indico de atenuiĝo per kilometra longo de la lineo; simb.: α (alfa).
koeficiento de fazo ⏚ ☇ Grando, egala al la kvociento de indico de fazo per la kilometra longo de la lineo; simb.: β (beta).
koeficiento de interindukto ☐ Interinduktanco.
koeficiento de propago ⏚ ☇ Kompleksa grando, egala al la kvociento de la indico de propago per kilometra longo de la lineo; simb.: γ (gama).
dunomiala koeficiento ∆ Unu el la nombroj C(n,k) = n!/(n − k)!k!, la koeficientoj de xk en la n-a potenco de la binomo 1 + x.
kunvarianca koeficiento 📈 (pp du stokastaj variabloj X k Y) La kunvarianco de X k Y, dividita per la produto de la norma devio de X k la norma devio de Y.
temperatura koeficiento ☐
1 (inter difinitaj temperaturoj) Kvociento de la variado de la koncerna propreco per la temperatura diferenco, kiu produktas ĝin.
2 (je difinita temperaturo) Limvaloro de la meza koeficiento, se la temperatura diferenco estas tre malgranda.