PIV 2026 · Artikolo 17473

kodono

Litero K

kodono BIOL unuo de gena informo, konsistanta el triopo da nukleotidoj el mesaĝa RNA kaj reganta la enkorpigon de unu aminacido en polipeptidon: unu kodonoiniciatas la sintezon, dum aliaj estas netradukeblaj kaj haltigas la sintezon Sin. kodero 2. ➞ kodo, antikodono.
kontraŭkodono = (prefere) antikodono.