PIV 2026 · Artikolo 5272

glisi

Litero G

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. glisil/o
  2. glisul/o
  3. suker/a glisul/o
  4. motoroglisil/o
glisi ntr AVIA malsuprenflugi sen utiligo de motora forto. ➞ ŝvebi.
glisilo senmotora aviadilo, kies flugado dependas de la aerfortoj kaj aerfluoj.
glisulo ZOOL posumo kiu povas glisi per ŝvebmembrano inter la antaŭaj kruroj kaj la malantaŭaj kruroj; indiĝena en Aŭstralio. membro de la genroj: Acrobates, Petauroides, Petaurus ➞ petaŭro.
sukera glisulo malgranda arba nokta glisulo, ĉiovora. specio Petaurus breviceps
motoroglisilo glisilo ekipita per motoro uzata nur por ekflugi.