PIV 2026 · Artikolo 20760

posumo

Litero P

posumo ZOOL malgranda ĝis mezgranda, arba marsupiulo kun adaptoj por arb-loĝado, inkluzive de prenipova vosto kaj specialigita dentaro; kun griza aŭ bruna felo; nokta; ĝenerale herbivora aŭ ĉiovora; indiĝena en Aŭstralio, Novgvineo kaj Sulaŭesio; iuj posumoj nomiĝas glisuloj aŭ kuskusoj. membro de la subordo Phalangeriformes el la ordo Diprotodontia
1 Ne konfuzu (aŭstralazian) posumon kun (nord-amerika) oposumo, kiu aspektas simile.
kutima penikvosta posumo posumo duonarba, manĝas ĉefe foliojn sed malofte malgrandajn bestojn; indiĝena en Aŭstralio kaj invada en Nov-Zelando. specio Trichosurus vulpecula
tasmania pigmea posumo la plej malgranda posumo, ĉirkaŭ 7 cm longa, plus vosto de simila longo; kun densa, mola pelto flave bruna sed pale gruza sube. specio Cercartetus lepidus