PIV 2026 · Artikolo 11377
oposumo
Derivaĵoj en la artikolo 3
oposumo ZOOL
1 felo aŭ pelto de didelfo.
2 malgranda marsupiulo, kun longa muzelo kaj prenipova vosto; oportunisme ĉiovora; ofte vivas en arboj kaj sur la tero; la ino de multaj specoj havas marsupion; vivanta en norda, centra, kaj suda Ameriko. ordo Didelphimorphia ➞ didelfo, akva oposumo, marmozo, mallongvosta oposumo.
akva oposumo sud-amerika marsupiulo, nigra kun grizaj strioj; kun naĝmembrano inter la piedfingroj de la malantaŭaj piedoj kaj kun vosto parte kovrita de skvamoj. genro Chironectes Sin. ĥironekto, kironekto. ➞ didelfedo.
griza mallongavosta oposumo oposumo kun griza pelto sed pli pala sube; la vosto portas harojn nur ĉe la bazo: la resto estas senhara; ĝi troviĝas en Brazilo sude de la rivero Amazono, en orienta Bolivio, norda Paragvajo kaj norda Argentino. specio Monodelphis domestica
mallongavosta oposumo ZOOL malgranda sud-amerika oposumo, marsupiulo, sen vera marsupio sed kun mallonga vosto. genro Monodelphis Sin. monodelfo. ➞ didelfedo.