PIV · 3101
★didelf/o
★didelf/o ♉ G. (Didelphis) de malgrandaj Amerikaj arbogrimpaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj. ☞ oposumo.
didelfedoj. Fam. (Didelphidae) de Amerikaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, kun vosto pli-malpli senhara k prenpova, k kun polekso de la antaŭaj piedoj senunga k kontraŭmetebla al la aliaj fingroj.