← Reen al S

PIV · 14432

★skvam/o

skvam/o
Lameneto, teganta parton de la surfaco de diversaj animaloj: kitinaj skvamoj tegas la flugilojn de lepidopteroj; dermaj skvamoj tegas la haŭton de fiŝoj, epidermaj skvamoj la haŭton de reptilioj; (f) tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj N.
🍁 Rudimenta, membraneca folio, mola aŭ malmola, sur la tigoj, rizomoj k burĝonoj de iuj plantoj: skvamoj ĉirkaŭas la burĝonojn k iajn bulbojn ( skvama bulbo).
Ĉiu el la epidermaj lamenetoj, kiuj disiĝas de la haŭto, speciale de la kapa.
Lamena parto de du ostoj: okcipitosta, temporala skvamo.
skvama. Kovrita de skvamoj: skvama monstro; (analoge) la skvama mano de leprulo.
skvamaĵo Skvamforma tavolarbloko, ĉiuflanke limigita de faŭltoj, malmulte translokita.
skvamuloj Ordo (Squamata) de reptilioj, kies korpo estas tegita de skvamoj, sen ostaj pontoj en la kranio; du subordoj: lacertuloj k serpentoj.
skvamaranĝaj. Parte kovrantaj unuj aliajn, kiel la skvamoj de serpento: skvamaranĝaj ardezoj. Sin. tegolaranĝaj.
deskvamiĝi (pp epidermo) Lasi pli-malpli grandajn skvamojn defali: en la skarlatino la haŭto deskvamiĝas.
disskvamiĝo. Laŭskvama diseriĝo: disskvamiĝo de roko pro frosta erozio.
senskvamigi. Forigi la skvamojn: senskvamigi fiŝon antaŭ la kuirado.