← Reen al L

PIV · 9024

★lacert/o

lacert/o Relative malgranda reptilio (Lacerta k parencaj g-oj) el la ordo de skvamuloj, kun mallarĝa kolo, kvar evoluintaj kruroj k longa maldika vosto: la lacertoj […] rapidkuraj k viglaj Z.
lacertedoj. Fam. (Lacertidae) de lacertuloj, al kiu apartenas i.a. la lacertoj.
lacertuloj. Subordo (Lacertilia) de skvamuloj, al kiu apartenas i.a. agamo, angviso, bazilisko, igvano k lacerto.