PIV 2026 · Artikolo 5096
geko
Derivaĵoj en la artikolo 3
geko ZOOL
1 karnovora lacerto, de 1,6 cm ĝis 60 cm longa; kiu per fingroj kun adheraj lamenoj povas iri sur vertikalaj muroj, fenestroj kaj plafonoj. membro de la subordo Gekkota (gekoj) el la ordo Squamata
2 geko 1 de la genro Gekko.
la lacerto kun ĝia speco kaj la geko MT ➞ skvamulo. gekedolacerto en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas geko 2. membro de la familio Gekkonidae (gekedoj)
mura geko geko brune griza aŭ bruna kun pli (mal)helaj punktoj; ĝis 15 cm longa, kun fortika korpo kaj plata kapo; la dorso, kruroj kaj vosto havas konusajn tuberkulojn; kun grandaj okuloj sen palpebroj kun vertikala pupilo; indiĝena en la okcidenta mediteranea regiono de Nordafriko kaj Eŭropo. specio Tarentola mauritanica
toke-geko nokta arba geko, ĝis 30 cm longa, fortika, kun duone prenipova vosto, granda kapo kaj muskolaj makzeloj; ĝia mola haŭto estas blue griza kun ruĝaj aŭ oranĝaj makuloj, sed ĝi povas ŝanĝi la koloron por kamufli sin; indiĝena en Azio kaj iuj pacifikaj insuloj; «toke» estas imito de la sono de la maskloj. specio Gekko gecko