PIV 2026 · Artikolo 202
agamo
Derivaĵoj en la artikolo 3
agamo ZOOL lacerto vivanta en varmaj landoj, karakterizata de plata kapo, fortaj membroj kaj egalaj skvamoj, kiuj formas oblikvajn liniojn sur la korpo. genro Agama kaj parencaj genroj ➞ agamedo.
agamedo lacerto en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas agamo. membro de la familio Agamidae (agamedoj)
enlanda barba agamo agamo, ĝenerale bruna, flava kaj ruĝa; kun poŝo sub la mentono, kiun ĝi povas ŝveligi kaj malheligi kolore; ĝis 60 cm longa; trovata en la dezertaj regionoj de Aŭstralio. specio Pogona vitticeps
tipa agamo agamo, femalo ĝis 30 cm longa, masklo ĝis 40 cm longa; dominanta masklo havas malhele bluan korpon kaj flavan kapon kaj voston; femalo aŭ juna masklo estas blanka sube, kun brunaj kruroj, kaj vosto kun malhela strio laŭ la mezo, kun olive verda kapo; trovata en Afriko sude de la Saharo kaj en Florido. specio Agama agama