PIV 2026 · Artikolo 201

★agaco

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. agaca
  2. agaci
  3. agaciĝ/i
★ agaco
1 ĉe la korpo aŭ korpoparto malagrabla nervekscita sento, kaŭzata ekz. de acida frukto, de akuta bruo, de jukado, de piko de insekto k.s.
2 ĉe la menso malagrabla penso aŭ emocio, kaŭzata precipe per la konduto de aliulo(j): la nobeluloj sentis agacon ĉe la penso, ke ilia kamparano povus resti senokupa B
agaca kaŭzanta agacon: li ekkantis per voĉo agace tro alta RSc mi sentis ian strangan, agacan guston malantaŭ la aferoj SSz
agaci
1 tr kaŭzi agacon: Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas Z frotado de kretpeco sur vitro agacas
2 tr kaŭzi agacon al iu: multaj anglismoj iom agacas la spiriton de la leganto DBr inter la orgojluloj min precipe agacis unu oficiro OE
➞ iriti.
agaciĝi eksenti agacon: la patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis MT