← Reen al I

PIV 2020 · 6726

irit/i

irit/i G (tr)
Forte eksciti, kolerigi: ambaŭ kverelis […] Rejento iritita estis plej terure G.
Kaŭzi doloron, inflamon aŭ eksciton en organo: tio iritas la stomakon.
irito Ψ Reakcio de vivaj organoj, precipe nervoj je ekscito ekstera; ĝi en la nervocentro transformiĝas en sensaĵon, k estas fiziologie mezaĵo inter la fizika ekscito k la psikologia sensaĵo.