← Reen al L

PIV · 9025

★laĉ/o

laĉ/o
Ŝnureto el kotono, silko, ledo ks, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi k kunligi du partojn de vestoj, korseto, ŝuoj kc.
Io simila (koliero, plektaĵo ks): laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon Z; tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento faradis gimnastikajn ekzercojn Z; laĉo por kapti birdojn.  laĉtruo, laĉoŝuo.
laĉi (tr)
Kunligi per laĉo: laĉi korseton, ŝuojn; (kvazaŭ per laĉo) (evi) laĉi pantalonon per buko Z.  tredilo.
(f) Malhelpi, ĝeni: mi ne volas laĉi mian volon per leĝoj Z.