PIV · 2289
★buk/o
★buk/o. Metala kadreto kun movebla pinglo, por fiksi zonon, partojn de vesto, de ŝuo ktp. ☞ agrafo, broĉo.
buki (tr) Fiksfermi per buko: buki la rimenon de tornistro.
bukdorno. Pinta movebla pinglo, adaptita al buko, k kiu servas por fermi ĝin, trapikante rimenon aŭ rubandon.
disbuki, malbuki (tr) Malfermi, malfiksante la bukon: disbuki (zonon) pli vaste Z.