PIV · 9026
★lad/o
★lad/o. Relative maldika plato el metalo, precipe el fero; metalfolio: galvanizita, kruda, onda, stanita lado; flava lado ekbrilis sur la brusto de (la policistoj) Z; ladbendo, ladbotelo, ladtondilo.
ladaĵoj. Kuiraj aŭ hejmaj iloj el stanita ferlado.
ladaĵisto. Vendisto de ladaĵoj.
ladisto. Fabrikisto aŭ riparisto de ladaj objektoj.
enladigi. Enmeti preparitajn manĝaĵojn en ladskatolon poste lutotan, por ke ili sendifekte konserviĝu.
elladigilo. Ilo por malfermi ladskatolojn.
dinamolado ⏚ Ferlado, alojita per silicio, uzata por fari la kernojn de elektromagnetoj k transformiloj k la polusojn k induktatojn de elektraj maŝinoj.
ferlado. Ne stanita lado.
gutlado 🏢 Ŝirmlado por pluvo, sub k super fenestroj (aŭ pordoj).
ondolado. Ferlado prezentanta paralelajn kurbiĝojn alterne konveksajn k konkavajn.
nervura ŝtallado Ⓣ Lado el ŝtalo, dika je 5 mm kun strioj lozanĝe strekitaj, elstarantaj je 2 mm sur unu faco, en formo de plato; servas sur metalaj pontoj aŭ por kovrado de truoj (ekz. sur kloaka enirejo).
Rim. lad estas uzata pref-e, por indiki, ke la nutraĵo, montrita de la rad., estas konservita en lada skatolo: ladmanĝaĵo, ladbovaĵo, ladlakto, ladpasteĉo. ➞ ladvilaĝo.