PIV · 3390
★drak/o
★drak/o
1 Fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto: la drako, kiu gardis la Orfelon; vi piedpremos leonidon k drakon X; galo de drakoj estas ilia vino X; jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn k dek kornojn N. ☞ Behemoto, Levjatano. ➞ drakŝipo.
2 ♉ G. (Draco) de lacertuloj (el la fam. de agamedoj), de kiuj kelkaj ripoj estas plilongiĝintaj k portas flughaŭton.
drakarbo 🍁 Arbo (drakodraceno), origina el Kanarioj, kiu eligas sangoruĝan rezinon (draksango), havas skvamecan trunkoŝelon k abrupte densan disbranĉiĝon iel monstrecan.
flugdrako. Kajto.
vipurdrako ⛨ Fantazia besto, simila al drako kun kvar aŭ pli da piedoj.