PIV 2020 · 4347
faŭlt/o
faŭlt/o ⊕ Rezulto de pli-malpli profunda rompiĝo de tereno, okazinta laŭ surfaco proks. ebena, kune kun relativa moviĝo de la partoj tiel disigitaj: faŭlto oblikva, vertikala, horizontala, normala (kiu pligrandigas la surfacon de la terkrusto), inversa (kiu malpligrandigas la surfacon de la terkrusto), aktiva; faŭltebeno. ☞ diaklazo.
faŭltlipo. Ĉiu el la du rompiĝsurfacoj de faŭlto.
faŭltspegulo. Faŭltlipo, elmetiĝinta pro erozio, ĝenerale kun strioj, kiuj montras la direkton de la faŭltmoviĝo.