← Reen al S

PIV · 14082

★serpent/o

serpent/o
Reptilio senmembra k ŝajne senpalpebra, kun longa, cilindra korpo tegita de skvamoj k kun ne firme kunligitaj faciostoj: turniĝadi kiel serpento Z; ili akrigas sian langon, kiel serpento X; ili lekos polvon, kiel serpento X; Li sendis sur la popolon venenajn serpentojn, k ili mordis ĝin X; serpento siblas; kvietigisto de serpentoj.
(f) Perfida, malica persono: vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton Z (pp maldankemo); dorloti serpenton sur sia brusto Z; (speciale: Satano) tio estis la vortoj de la serpento Z.
𝅘𝅥𝅰 Iama ligna blovinstrumento, kun buŝpeco k klapoj.
serpentoj. Subordo de skvamuloj kun la supraj karakterizaĵoj (Ophidia).
serpenta
Rilata al serpento(j): la serpenta gento, ruzo.
Serpentforma.
serpenti, serpentumi (ntr) Iri multflekse k ondolinie, kiel serpento: la rivereto serpentas sur la herbejo B; la rivero serpentumis ĉirkaŭ arbaro Z; la kviete serpentumantaj riveretoj Z.
serpentologo. Specialisto pri serpentologio.
serpentologio. Scienco pri la serpentoj.
serpentforma. Prezentanta sinuan strion: la numenioj flugas en serpentforma linio Z.
koralserpento. Kn de serpentoj el pluraj g-oj (i.a. Micrurus k Elaps) el la fam. elapedoj, korale ruĝaj kun nigraj, verde k blanke borderitaj zonoj, vivantaj en S Ameriko; tre danĝeraj.
marserpento. Fabela monstro; (f) tipo de gazetaj sensaciaĵoj, kiam mankas interesaj temoj.
marserpentoj. Fam. (Hydrophiidae) de serpentoj, vivantaj en ĉiuj varmaj maroj; tre venenaj.
paperserpento. Longa, kunvolvita strio el kolora papero, kiun oni ĵete disvolvas super la kapoj de kunfestantoj, en balo, karnavalo ks.
sonserpento. Krotalo.