← Reen al I

PIV · 6624

instrument¹o

instrument1o
Fabrikita objekto, speciale destinita por arta, scienca, metia uzo: por instrumentoj (muzikaj) mi ĉiam estis tro maldiligenta Z; la pavimistoj ofte nomas virgulino instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo Z; militaj instrumentoj Z; la sufikso «il» signifas instrumenton por la donita farado Z; fari instrumentojn k per ili esplori la stelojn Z.
Rimedo por atingi iun celon: financaj instrumentoj; la registaro disponas pri diversaj instrumentoj por reguligi tiun aferon.
Akto, per kiu oni plenumas proceduron: la ŝtatoj, subskribintaj la traktaton, deponis siajn instrumentojn pri ratifo; instrumento akreditanta ambasadoron.
instrumenta. Rilata al instrumento(j): instrumenta muziko ( voĉa); instrumenta kazo ( instrumentalo).
instrumenti (tr) Komponi la partojn, ludotajn de muzikinstrumentoj en orkestro.
instrumentaro. La tuto de la instrumentoj necesaj en difinita profesio ks: la kirurgia instrumentaro.
blovinstrumento 𝅘𝅥𝅰 Muzikilo, en kiu sono estas produktata per vibrado de aerkolono (ekz. fluto, korno, trumpeto, orgeno, gurdo).
frapinstrumento 𝅘𝅥𝅰 Muzikilo, en kiu sono estas produktata per frapado (ekz. kastanjeto, ksilofono, tamburo).
kordinstrumento 𝅘𝅥𝅰 Muzikilo, en kiu sono estas produktata per vibrado de kordoj, aŭ per frotado (ekz. violono ks, vjelo), aŭ per pinĉado (ekz. citro, gitaro, harpo, klaviceno ks), aŭ per frapado (ekz. zimbalono, klavikordo, piano).
lameninstrumento 𝅘𝅥𝅰 Muzikilo, en kiu sono estas produktata per vibrado de metala lameno. (ekz. akordiono, harmoniko, harmoniumo).
mezurinstrumento Speciala ilo aŭ aparato por mezuri mekanike, elektre, optike ktp: ĉe la elektraj mezurinstrumentoj oni distingas instrumentojn kun movebla bobeno, instrumentojn kun movebla fero, instrumentojn kun movebla magneto, varmopilajn instrumentojn, varmotipajn instrumentojn ktp; galvanometro ofte estas instrumento kun movebla bobeno. ampermetro, galvanometro, voltmetro ktp.
perkutinstrumento = frapinstrumento.