← Reen al H

PIV 2020 · 5702

harmonik²o

harmonik2o 𝅘𝅥𝅰 Nomo de diversaj instrumentoj, ĉi-sube precizigitaj.
blovharmoniko, buŝharmoniko. Muzikilo, konsistanta el ligna metaltegita tabuleto, kun vico de truoj provizitaj per vibrantaj lamenetoj, tra kiuj oni blovas, ŝovante la instrumenton laŭ la lipoj.
frapharmoniko. Muzikilo konsistanta el klavaro de metalaj aŭ lignaj lamenetoj, sur kiujn oni frapas. marimbo, ksilofono.
frotharmoniko, glasharmoniko. Muzikilo, konsistanta el vitraj glasoj, el kiuj ĉiu donas diversan tonon, kiam oni frotas ĝian randon per malseka fingro.
tirharmoniko. Akordiono. Rim. Ŝajnas oportune doni al la simpla vorto la sencon de buŝharmoniko.