PIV 2020 · 5512
★gurd/o
★gurd/o 𝅘𝅥𝅰 Portebla aŭtomata orgeneto, funkcianta per kranko k ludanta muzikaĵojn, registritajn sur ŝovebla paperstrio truita.
gurdi (tr)
1 Ludi per gurdo: la mizerulo gurdis melankolian melodion.
2 (f) Fari aŭtomate maŝine, rutine, kvazaŭ turnante senpense la krankon de gurdo: gurditaj (banalaj, tede ripetitaj) frazoj.
diskogurdo. Diskoaŭtomato.