← Reen al A

PIV 2020 · 1444

aŭtomat¹o

aŭtomat1o
Mekanikaĵo, kiu ŝajnas agi propramove, kvazaŭ ĝi estus vivanta estaĵo: oni konstruis ŝakludantan aŭtomaton.
Aparato, kiu, funkcianta per mekanismo, liveradas difinitan varon, informon ktp. ĉiufoje, kiam oni enŝovas en ĝin la taŭgan moneron aŭ disketon: disdona aŭtomato por cigaredoj, bombonoj; pesaŭtomato; gramofonaŭtomato; la hordonanta aŭtomato de la Pariza Observatorio.
💻 Abstrakta mekanismo, kiu ŝanĝas sian staton k legas k skribas signojn laŭ iaj reguloj: finia, nefinia, staka, turinga aŭtomato.
aŭtomata
Funkcianta per mekanismo sen homa direktado: aŭtomata horloĝo.
(f) Farata kvazaŭ mekanike, sen influo de konscia volo: aŭtomata gesto; tio fariĝis por li ia aŭtomata laboro; aŭtomate ripeti ion aŭditan; ŝi sin apogis aŭtomate sur lia brako.
aŭtomateco. Karakterizaĵo de io aŭtomata.
aŭtomatigi. Funkciigi ion per mekanismo.
aŭtomatiko. Scienco pri la uzo de la aŭtomatoj.
diskaŭtomato. Aŭtomato, kiu elektas k ludas muzikajn diskojn, kiam monero estas enŝovita en ĝin.