PIV 2026 · Artikolo 5707
★harpo
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ harpo MUZI granda triangula instrumento staranta sur pedalhava bazo kaj provizita per vertikalaj diverslongaj kordoj, kiujn oni pinĉe vibrigas per ambaŭ manoj: pinĉi harpon Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo MT
harpa rilata al harpo: harpaj sonoj Z
harpi ntr ludi harpon.
harpisto ludisto de harpo.
eola harpospeco de harpo, kies kordoj estas vibrigataj de la vento: Eolaj harpoj estis iam pendigitaj en la branĉoj de la kverko ZSin. eolharpo.
eolharpo eola harpo.